Trejnrenkontiĝo en Auzeville Tolosan – Tuluzo

La dua trejnseminario de la projekto « Elloke Tutmonden », organizita de EUROKKA « Esperanto Rok-Asocio » (Francio), okazis en Auzeville Tolosan kaj Tuluzo (20a-24a de februaro 2014).
En Auzeville Tolosan: CFPPA Toulouse – 2 route de Narbonne, 31326 Auzeville-Tolosan
Ramonville St Agne: Les Marins d’eau douce (Koncertejo)
Toulouse: Vizito de Tuluzo « la Okcitana »

Dum la renkontiĝo en Francio la trejnado de la engaĝitaj aktivuloj okazis en kvar etapoj.

La trejnadsesio pri la ĉefa temo, nome hommastrumado, mastrumado de volontulaj teamoj: sub la gvido de profesia trejnisto (Cyrille Hurstel), la trejnado alfrontis plurajn temojn.

La temoj pritraktitaj ebligis la partoprenantoj konscii pri: difinoj rilataj al mastrumado kaj gvidado per celfiksado; kelkajn iloj por projektmastrumado; iloj por pritrakti konfliktojn je individua nivelo kaj je grupa nivelo.

Je la fino de la trejnado, la partoprenantoj konsciis pri: tasko-planado kaj hazardo; tempoplanado por atingi siajn celojn kaj la celojn de la grupo; danĝeroj de modernaj komunikeblecoj rilataj al produktkapabloj; la funkcio de projekto-estro kaj gvidanto;  bremsoj kontraŭ ŝanĝiĝo.

Fine de la trejnado, la partoprenantoj plisolidigis la jenajn kapablojn:  vortumi kaj klarigi projekton al partoprenantoj; protekti projekton kontraŭ malfruo; solvi konflikton inter du homoj; plani por venki bremsojn kontraŭ ŝanĝo; redukti kaj mastrumi streĉon antaŭ emociplenaj eventoj (ekzemple, publika prezento, arta programero, streĉa kunveno).

La dua trejnadsesio pri la flanka temo estis organizado de spektaklo kadre de internaciaj kulturaj aranĝoj.

Tiu-ĉi parto de la trejnado – gvidita de Floréal Martorell (EUROKKA) kaj la muzikisto Mélaine Desnos kun la aktiva kontribuo kaj subteno de la litova muzikgrupo Asorti (Visaginas Esperanto-Klubo “Espero”) – ebligis al la partoprenantoj akiri bazajn konojn kaj metodon pri organizado de spektaklo. Praktika elmontro en la koncertejo ebligis malkovri la bazajn necesajn teknikaĵojn por organizi koncerton kaj aktive partopreni la sonprovojn okaze de la vespera koncerto de la Esperanto-artistoj JoMo (Jean-Marie Leclercq) kaj Sepa & Asorti,.

Tria forta momento de la renkontiĝo estis la kultura kaj gastronomia vizito de Tuluzo la Okcitana gvidita de JoMo ( Jean-Marc Leclercq de EUROKKA).

Por fini okazis ĝenerala evaluado de la projekto, pri la ĝistiama progreso, pri la atingitaj celoj kaj pri la venontaj ŝtupoj de ĝia pluevoluigo.

Antaŭ, dum kaj post la trejnseminario estis produktita grava trejnmaterialo kiu estis tuj disponigita al la publiko ĉe diversaj retejoj kaj en la Facebook-paĝo de Elloke tutmonden pere de ligiloj.

Vidu ankaŭ:

Posted in

Respondi