Sesa seminario: Vercelli – Italio

elisavola SESA SEMINARIO: VERCELLI – ITALIO

De 28a ĝis 31a de marto 2015 organizita de Gruppo Esperantista Vercellese “Mario Sola” – Verĉela Esperanto-Grupo “Mario Sola”

Temo: MASTRUMADO KAJ MOTIVIGO

La unua seminario, tiu malferma, el tiu ĉi granda kaj grava projekto “Elloke tutmonden, la novaj defioj por volontulado”, okazis en Triesto-Italio, kaj la sesa kaj lasta aranĝo okazis en Vercelli, en la lastaj martaj tagoj de la nuna jaro. Italio do malfermis kaj fermis tiun ĉi partneran kompleksan projekton, sed tre utilan por ĉiuj asocioj partoprenintaj pro la multnombraj praktikaj kaj teknikaj konoj akiritaj kaj la kunlaborado kiu stariĝis inter la ses organizoj.

La temo elektita de la Verĉela Grupo estis: MASTRUMADO KAJ MOTIVIGO, ĉi foje laŭ individua vidpunkto. Ĝi estis prizorgita de fakulo, d.rino Elisa Vola, perfekta profesiulino kiu sukcesis envolvi nin ĉiujn en la plurajn teknikojn kaj metodologiojn por alfronti la multajn problemojn kiuj prezentiĝas en projekta realigado.

La seminario plenigis preskaŭ tri plenajn tagojn: dum tiu tempo ni lernis mastrumi plej bone nian tempon, streĉajn okazojn, la decidajn momentojn, la eltrovon de rimedoj por realigado de komunaj agadoj kaj projektoj, kaj plie por plifortigi motivigon al atingoj de la celoj.

La laborgrupo, kiu kreiĝis dum tiu ĉi seminario, estis vere mirinda; ni jam havis komunajn spertojn en la antaŭaj aranĝoj, sed ĉifoje – eble ĉar ĝi estis la lasta ebleco labori kune – estis vere speciala.

10425512_870882662984407_7959763839021613120_nLa rilatoj inter la grupoj plifortiĝis, tiom ke iuj organizis duflankajn renkontiĝojn okaze de ia speciala evento. La Poloj do flugis al Skotlando por la loka esperanto-kongreso kaj la Skotoj vojaĝis al Litovio por grava kultura rendevuo. Kaj estonte, ekster tiu ĉi projekto, tiuj ĉi interŝanĝoj ripetiĝos, pruvante tiamaniere ke kunlaborado gvidas al pli bona interkonatiĝo kaj al starigo de konstantaj amikaj rilatoj.

Ankaŭ la kultura flanko estis altnivela. Verĉelo estas tre bela urbo, riĉa je arto kaj historio, kiun valoras la peno viziti. Lokita sur la dekstra bordo de Rivero Sesia (legu: Sezja), ekde ĉiam estas grava agrikultura kaj komerca centro, precipe por riza komercado en tuta Eŭropo, kaj al tio ŝuldiĝas la nomo de “eŭropa ĉefurbo por rizo”, kun Eksperimenta Stacio pri rizo-kultivado kaj Akcia Borso de Rizo, la plej grava en Italio.

La teritorio ĉirkaŭanta la urbon estas ebena, riĉa je akvofluoj kaj kanaloj, inter tiuj ĉi la Kanalo Cavour, kiuj permesas abundan irigaciadon de la tuta teritorio, esencan por riz-kultivado.

Ni havis la ŝancon viziti Riz-prilaborejon, kiu estas loko kie rizo, post rikoltado, estas prilaborita kaj preparita por komercado kaj vendado. Tiu ĉi prezento komenciĝis per klarigoj pri preparado de kampoj por semado, daŭrigis pri kultivaj metodoj kaj riz-rikoltado, laboro tre peza kaj ne tro bonfartiga, kaj finiĝis per informoj pri la diversaj rizo-specioj, ilia prilaborado, kontrolado kaj poste vendado. La rizo produktita en tiu ĉi teritorio estas vere el la plej bona kvalito, ni spertis kaj sekve konsilas al ĉiuj utiligi ĝin por preparado de bongustaj manĝoj.

Gustumante bonan rizoton, oni neniam pensas pri la necesa kamparana laborado. Ŝajnas al ni ĉio natura, facila, sed tute ne estas tiel.

Ni havis la eblecon spekti altnivelan klasikan koncerton en la urba teatro. Ni devas tion substreki: la teatro estas vera juveleto. Tamen tio ne sufiĉis. Inter ni troviĝis tre bonaj muzikistoj kiuj ravis nin per siaj preferataj muzikstiloj. Kaj ni ŝvebis inter muziko klasika, tradicia, folklora, roka kaj repa.

Kune al muziko ni daŭrigis nian verĉelan itineron: la loka muzika lernejo kaj ĝiaj lernantoj ofertis al ni muzikan vesperon multe aprecatan, la gejunuloj estis tre lertaj, plenaj je entuziasmo kaj amo por muziko, kio plene sukcesis veki ĉe ni multajn emociojn.

Ni estis akceptitaj en la Urbodomo, en la Konsilia Salono, fare de la Urbestrino kaj la Skabeno pri Kulturo kaj junularaj agadoj. Estis renkontiĝo tre kora, dum kiu ni ŝercis kaj starigis rektan kaj neformalan rilaton kun la Aŭtoritatuloj. La litova delegito prezentis konkretan proponon: ni faru ĝemeliĝon inter Verĉelo kaj Visaginas. Tiuj ĉi urboj havas plurajn similajn trajtojn kaj ĉi ĝemeliĝo donus, krom la ĝojo pri la evento, eksterordinaran rezulton por tiu ĉi vizito kaj precipe por nia Grundtvig-Projekto, organizita kadre de la programoj de Eŭropa Komunumo ankaŭ por plifortigi la komunan apartenon al eŭropa konscio kaj al idealoj de solidareco, paco kaj frateco inter la popoloj de nia kontinento. La Urbestrino tre ŝatis la proponon de nia litova amiko, deklarante sin tre favora al tiu ĉi agado, kiun ŝi promesis pritrakti kun siaj Konsiliaj kolegoj.

vercelekzDum la lasta partnera kunsido, oni decidis okazigi eventon kiel oficialan finon de l’afero, kiu ne estis antaŭvidita en la projekta plano, en Francio, urbo Lille, fare de la franca partnero je la fino de julio enkadre de la universala kongreso de esperanto. Al ĝi partoprenos proksimume 2800 personoj el 65 landoj: al ili ni rakontos pri niaj spertoj kaj la novaj horizontoj kiuj malfermiĝis pro renovigo de amikaj kaj kunlaboraj rilatoj. Tiu ĉi estas grandioza ŝanco, mi dirus unika ĉar en praktike monda dimensio, por dissemadi informojn pri nia agado kaj ĝiaj rezultoj, kaj ankaŭ por prezenti la novajn programojn lanĉitajn de Eŭropa Komunumo komence de la jaro, pri kiuj multaj el niaj volontulaj organizoj havas intereson kaj intencon partopreni.

Je la fina fazo de nia projekto, ni povas ekzameni la konkludojn. La partoprenintoj havis la eblecon lerni multon tre utilan kaj gravan por estontaj agadoj kaj kunmeto de sinergioj, citendas nur kiel ekzemplo la seminarioj de Tuluzo kaj Verĉelo, dediĉitaj al mastrumado grupe kaj individue. Sed oni povis ankaŭ ĝui la kulturan programon preparitan de ĉiuj partneroj, pere de kono de teritorio riĉaj je arto kaj historio, je popolaj kaj gastronomiaj tradicioj kaj, ne laste, je lingvoj el diversaj lingvaj familioj. Nia labora kaj komunika lingvo estis ĉiam la internacia lingvo esperanto, kiu permesis al ni lingve rilati samnivele kaj favoris la homajn rilatojn eĉ kun personoj kiuj ne scipovis ĝin.

Kaj tio estis plia granda rezulto, je unuaranga graveco, por ĉies persona pliriĉiĝo.

Ĉiuj agadoj realigitaj fare de la partneroj estis plenumitaj ĉiam paralele kun la celoj de la eŭropaj programoj, kaj ni absolute certas pri nia bona kontribuo, malgraŭ nia malgranda dimensio, en la konstruado de komuna identeco, en nia kazo eŭropa sed plifortigita pro uzado de komuna lingvo, kiu ne estas reprezento de iu popolo kaj pro tio neŭtrala kaj perfekta por lingva egaleco.

Posted in

Respondi