Duflanka vizito Skotlando-Litovio

Ekde la 26a ĝis la 28a de junio 2015 okazis duflanka renkontiĝo inter Esperanto-Asocio de Skotlando (Scottish Esperanto Association), kaj la Esperanto-Klubo de Visaginas “Espero” (Visagino Tarptautinės Esperanto Kalbos Klubas Espero). Reprezente de EAS vojaĝis al Litovio Francesco Maurelli kaj Sara Spanò; gvidis ilin dum la vizito en Litovio Edvardas Piščikas kaj Jelena Piščikienė, estroj d­­e la Esperanto-Klubo “Espero”.

La renkontiĝo havis plurajn interesajn momentojn.

IMG_20150627_153712Aparte grava estis la vizito ĉe la Kultura Centro de Visaginas, kiu donis la ŝancon plifortigi la dissemadon de la partnera Grundtvig-projekto “Elloke tutmonden” kaj de ĝiaj ĉefaj atingoj. Dum la ferma sesio de internacia konferenco okazigita de la rusparolanta komunumo de Litovio – kiu gastigis reprezentantojn de diversaj najbaraj landoj de Litovio –, fakte eblis skize prezenti la projekton, priskribi la subkadron Grundtvig, kaj respondi al pluraj demandoj, kiujn la publiko levis pri subvenciebleco de ideoj kaj potencialaj projektoj. La reprezentantoj de EAS krome aktive partoprenis la distran kaj kulturan programon ligitan al la konferenco ĉe turisma vilaĝeto ekster Visaginas, kie eblis pli funde interkonatiĝi kun la folkloro kaj kun la muzikaj tradicioj de diversaj landoj. Ambaŭ momentoj estis tre utilaj kaj efikaj ne nur por la projektdissemado, sed ankaŭ por atesti la bonan funkciadon de Esperanto kiel laborlingvo kadre de la projekto kaj, pli ĝenerale, por internacia kunagado.

20150627_162147Pli funda kono de la lando kaj ties loka kulturo kaj naturo estis signifa parto de la renkontiĝo: aparte agrable kaj lernige estis viziti la turisman (kaj kulture tre aktivan) strukturon UAB “Degesa”, kio donis pli detalan bildon pri la ekonomia kaj turisma evoluo de la regiono dum la lastaj jardekoj.

La duflanka renkontiĝo inter la skota kaj la litova partnero havis plurajn interesajn flankojn kaj facetojn – kulturajn, distrajn, kunlaborajn kaj administrajn. La du partneraj organizoj fakte fruktodone dediĉis rimarkindan parton de la disponebla tempo al la pretigo de la fina raporto (liverenda ĝis la 30a de septembro) kaj al la interŝanĝo de novaj kunlaboraj ideoj por starigi kaj lanĉi novajn projektojn kadre de la nova EU-programo Erasmus+ dum la estonteco.

Posted in

Respondi