Duflanka pola-skota renkontiĝo

Pola grupo en Skotlando

Komence de junio 2015 Bjalistoka Esperanto-Societo partoprenis duflankan, polan-skotan renkontiĝon de la projekto Elloke-Tutmonden kadre de la programo Grundtvig. Ĉi tie vi povas legi rememorojn de Stenia Romanowicz el la bjalistoka grupo.

Skotlando – la malkovrita beleco
La 110-a Skota Kongreso de Esperanto, Helensburg,
de la 5-a ĝis la 7-a de junio 2015

La partopreno en Skota Kongreso de Esperanto estis tre interesa. Mi scieme ekvidis Skotlandon. Tiu bildo estis simila al mia imago. Mian entuziasmon detenis mia lingvistika lerteco. Mia filino rememorigis al mi, ke konversacio estas la plej bona lernado de eksterlanda lingvo. Mi decidis forveturi.

La 4-an de junio, nia kvino de bjalistokaj esperantistoj el la Projekto Gruntvig veturis per buso, kaj per aviadilo surteriĝis en Glasgovo. Poste per trajno ni alveturis al Helensburgh. Urbo bonvenigis nin per pluvo kaj mallumo. Similan bildon de Skotlando mi konis el libroj. Post registriĝo en hotelo, ni foriris promeni. Ni iris supren kaj malsupren, ĉar la urbo kuŝas sur montetoj de la estuaro de la rivero Clyde. Plifortiĝinta vento forpelis pezajn nubojn. Sereniĝis kaj aperis bela ĉirkaŭaĵo. La karakterizaj domoj el sabloŝtono, kovritaj per ruĝaj tegoloj kaj ardezoj. Tra heĝo, kiu disbaris posedaĵojn disde la stratoj, mi vidis kaj admiris grandajn azaleojn kaj rododendrojn, kiuj sur la fono de abundaj verdaĵoj kreis diverskolorajn makulojn.

La 5-an de junio 2015 malfermiĝis tritaga Skota Kongreso de Esperanto, ankaŭ tio ĉi donis multe da agrablaj sentoj.

La Kongreso okazis en ĉarma Braeholm. Tiu konstruaĵo konstruiĝis en 1876 sur monteto, kiu defalas apud la rivero Clyde proksime de la pitoreska pejzaĝo de la lago Loch Lomond. Ĝi estas loko por ripozo de la Reĝa Milita Ŝipanaro, de maristoj kaj de iliaj familioj.

Simpatie kaj varme, kiel bonajn konatojn, menciis niajn nomojn: Stenia, Ala, Ela, Wojtek, Przemek, kun akcepta saluto Mia Casey.

La programo de la Kongreso estis interesa kaj diversa. La partoprenantoj kun granda atento aŭskultis prelegojn, ĉar ili estis mallongaj, esencaj kaj interese prezentataj.

David Bisset rakontis pri Helensburgh, urbo kun ĉirkaŭ dekkvin miloj da loĝantoj, kiu troviĝas en okcidenta Skotlando, proksime de la lago Lomondo kaj la Nacia Parko Trassachs. Ĝi ludis gravan rolon en ŝipkonstruado. Li diris, ke el Helensburg devenis, famaj en la mondo homojn, i.a.:

Henry Bell – inventisto de la unua vaporŝipo,

John Logie Baird – inventisto de televido. Prelegon pri lia vivo prezentis lia filino Diana dum la komuna vespermanĝo.

Mi sciis, ke en tiu ĉi urbo naskiĝis Willam Auld, kiu estis la plej renoma poeto en la esperanta lingvo kaj trifoje kandidatigata por la Nobel-premio pri literaturo. Mi volis vidi lian tombon sed David diris, ke la tombo de Auld estas en Dollar, kie la poeto vivis dum jaroj.

En ŝerca maniero prelegis Mojre Mckay la temon „Kelkaj strangaj bestoj, Pri Nenio”.

Kun grandaj zorgo pri pureco kaj belego de Esperanto parolis Girvan McKay.

Per fragmentoj de filmoj, kiuj bildigis la historion de la esperanta kino, prezentis kaj rakontis prezidanto de nia Bjalistoka Esperanto-Societo (Pollando) – Przemek Wierzbowski.

Esperantistoj, geedzoj el Usono Arlyn kaj Les Kerr montris fotojn de sia domboato uzata kiel ilia loĝejo. Ili ankaŭ vizitis diversajn lokojn en tuta mondo.

Jack Warren proponis ludon, en kiu oni devis distingi famajn homojn sur la bildoj. Mia rezultato ne estis bona. La plej bonaj estis skotoj.

Tre interesaj estis ekskursoj. Malgraŭ torenta pluvo ni vizitis ĉarman etan vilaĝon Luss el la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. Oni konstruis vilaĝon por laboristoj laborantaj en minejoj de ardezoj kaj fabriko de kotono. La domoj estis malaltaj, konstruitaj el sabloŝtono kaj kovritaj per ardezoj.

Tiuloke estas preĝejo dediĉita al St.Kessog, kiu en la jaro 510 p.K. enkondukis kristanecon en la regionon. La preĝejo havas pinan lignan plafonon kaj belegajn viktoriajn vitralojn. En la malnova tombejo troviĝas unu vikinga tombo. En Luss ĉiujare julie oni organizas la golfan ĉampionadon „Berkleys Scottish Open”.

Ni tagmanĝis en restoracio. Mi elektis kaj manĝis hagis, tradician skotan manĝaĵon, kiu estis bongusta. Mi revenis hejmen kaj serĉis kompareblan guston. Mi trovis ĝin en pola sangokolbaso. Antaŭe mi ne gustumis ĝin, kaj nuntempe mi manĝas tion fojfoje.

Ravigas min konstruaĵoj, kiuj havas stilon, karakteron kaj historion. Ĝenerale plaĉas al mi malnovaj konstruaĵoj. Vizito al Hill House (domo sur monteto) respondis al mia gusto.

Iomete de historio.

Hill House estas dua post la Glasgova Artolernejo plej fama majstraĵo de Charles Renni Mackintosh. En la 1902-a jaro riĉa eldonisto el Glasgovo Walter Blacke aĉetis grandan terposedaĵon en Helensburgh. Por projektado de la domo W. Blecke laborigis arkitekton Mackintosh, kiu loĝis kun la familio Blecke por ekkoni la kutimojn de la samfamilianoj. Poste li konstruis la domon tiel, ke ĝi plaĉu al la loĝantoj. La domo ekstere estas okcidenta skota stilo kun escepto de griza stukaĵo de la muroj kaj ardezoj sur la tegmento anstataŭ ruĝaj tegoloj. Ortaj kaj kvadrataj fenestroj kaj manko de ornamaĵoj estas kontraŭeco de la interno. Ĉi tie estas videbla zorgo pri detaloj, eleganteco kaj funkcieco. La tero ĉirkaŭ la domo estas disigita al kvartaloj apartigitaj per heĝo el diversaj, koloraj arbustoj. Oni metaforas: „Hill House ekstere estas viro sed interne estas virino”. En la 1982-a Hill House oni transdonis al National Trust for Scotland, kiu ebligas eniron al vizitantoj.

Mia sindeteno montriĝis senkiala. Mi renkontis interesajn, bonkorajn kaj zorgajn pri ni homojn. Precipe, bona animo, kiu servis per konsulto kaj helpo estis David Hannah – la ĝentilhomo. En Pollando tio estas malaperinta speco de la homo. Paroli Esperanton – mi provis. Ni, poloj, diras: „Ne per unu fojo oni konstruis Krakovon.”.

Mi ĝojas, ke mi povis vidi kaŝitan belegon de Skotlando.

Stefania Romanowicz
Bjalistoka Esperanto-Societo

Posted in